Sign up
Forgot password?
FAQ: Login

Defoe Daniel. Robinsono Kruso

  • pdf file
  • size 293,38 KB
  • added by
  • info modified
Defoe Daniel. Robinsono Kruso
Robinsono Kruso (en la angla originalo Robinson Crusoe) estas rakonto de Daniel Defoe, publikigita unuan fojon en 1719 kaj rigardata kiel la unua angla romano. Ĝi temas pri la aventuroj de maristo, kiu travivis ŝip-rompiĝon kaj poste vivis dum multaj jaroj sur izola insulo. Ĝi apartenas al la plej legataj verkoj de la mondliteraturo.
La literatura motivo de forsepariĝo dis de la homa civilizacio sur insulo estas nomita laŭ la romana titolo "robinsonaĵo".
Plena titolo
La plena titolo de la angla originalo de la frua 18-a jarcento estas:
The Life and Strange Surprising Adventures of Robinson Crusoe of York, Mariner: who lived Eight and Twenty Years, all alone in an uninhabited Island on the coast of America, near the Mouth of the Great River of Oroonoque; Having been cast on Shore by Shipwreck, wherein all the Men perished but himself. With An Account how he was at last as strangely deliver'd by Pirates. Written by Himself.
T.e.: „La vivo kaj la strangaj surprizaj aventuroj de Robinsono Kruso el York, maristo: kiu dum 28 jaroj vivis sole sur neloĝata insulo antaŭ la marbordo de Ameriko, proksima de l' enfluejo de l' granda rivero Oroonoque; Per ŝip-rompiĝo ĵetita al la bordo, pro kiu ĉiuj ŝipanoj krom li mem pereis. Kun postnoto kiel li fine strange estis liberigita de piratoj. Skribita de li mem.
Robinsono Kruso en Esperanto
Al Esperanto tradukis ĝin pastoro Adolf Krafft surbaze de forte koncizigita angla eldono, nome la Altemus’ Young People’s Library Edition, kiu eduke ĉefe celis infanojn, pli precize knabojn. Ĝi aperis en 1908 (143 paĝoj, kun 34 bildoj de Walter Paget) sub la titolo "Robinsono Kruso - liaj vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj" en Filadelfio (Pensilvanio), Usono. La historia traduko el 1908 hodiaŭ estas grandparte arkaigita. En 2004 aperis reeldono ĉe la eldonejo Mondial en Novjorko (ISBN: 1-59569-001-8), kies lingvaĵon respekteme al la klasika teksto kaj pasintaj pensmanieroj iom modernigis Ulrich Becker, tiel ke ĝi denove fariĝis flue legebla por hodiaŭaj legantoj. Ankaŭ ekzistas malnova versio de Hendrik Bulthuis el 1928 (2-a eld. 1931) kiu fakte estas lernolibro kun la subtitolo "Legolibro por geknaboj laŭ Campe".
  • Sign up or login using form at top of the page to download this file.
  • Sign up
Up