Sign up
Forgot password?
FAQ: Login

Varankin Vladimir. Metropoliteno

  • pdf file
  • size 836,03 KB
  • added by
  • info modified
Varankin Vladimir. Metropoliteno
Moskvo: Progreso, 1992. – 177 c.
Skanis kaj korektis Jurij Finkel.
Verkita en Esperanto, tiu libro la unuan fojon aperis en 1933 en Amsterdamo en la eldonejo Ekrelo. William Auld post pluraj jardekoj nomis ĝin «forgesita ĉefverko» kaj metis en la liston de 50 eminentaj verkoj, kreitaj en Esperanto dum 100 jaroj de ĝia ekzisto. Nuntempa leganto povis tralegi tiun libron nur post kiam ĝi aperis en 1977 en Kopenhago. «.pro politikaj cirkonstancoj., — estas klarigate sur la kovrilo de la dua eldono, — la romano apenaŭ trovis la merititan eĥon». Temas pri la romano «Metropoliteno» de sovetia esperantisto Vladimir Varankin, kies nomo iĝis unu el la plej elstaraj en la sovetia Esperanto-movado de la 30-aj jaroj.
La romano de Varankin apenaŭ iĝos granda malkovro por niaj legantoj. Sed ĝia valoro estas en tio, ke ĝi portas veran guston de tiu postrevolucia epoko, pensmanieron de tiuj sovetiaj homoj, revantaj pri la tutmonda revolucio, kiuj daŭre mirigas nin per sia entuziasmo, per sia abnegacia patriotismo, internaciismo. Hodiaŭ ni, iu kun ironio, iu kun sarkasmo kaj iu eĉ kun plena refuto, rilatas al tiu tempo, kiu pulsas sur paĝoj de la romano. Eble, multaj ĝiaj paĝoj ŝajnos al vi naivaj, kaj kelkaj gramatikaj konstruoj kaj vortoj — arkaikiĝintaj. Ne senreviĝu! Ja tio estas atesto de la fakto, ke nia socio jam multon konceptis kaj rekonsideris, kaj de la fakto, ke ankaŭ Esperanto dum la pasintaj 60 jaroj faris konsiderindan vojon en sia evoluo. Ĝuste en tio estas la unikeco de «Metropoliteno», kiun oni povas prave nomi la unua romano, verkita de la sovetia aŭtoro en la internacia lingvo.
  • Sign up or login using form at top of the page to download this file.
  • Sign up
Up