ELIBRO, aprilo 2003. — 260 p. — ISBN: 91-7303-192-5
El la angla tradukis K.R.C. Sturmer, lingve reviizita en 2003; aranĝis Franko Luin.
www.omnibus.se/inko
"Donante al vi en libra formo la strangan manuskripton de Kapitano Carter, mi kredas, ke kelkaj vortoj pri tiu rimarkinda persono interesos vin.
Mia unua memoro pri Kapitano Carter rilatas al kelkaj monatoj, kiam li vivis ĉe mia patro en la ŝtato Virginio, iom antaŭ la interna milito de 1861–
65. Mi estis knabo kvinjara, sed mi bone memoras la altan, malblondan, glatvizaĝan, atletan viron, kiun mi nomis Onklo Joĉjo. Li ŝajnis ĉiam ridanta; kaj li partoprenis la sportojn de la infanoj kun sama plenkora kunuleco, kiun li montris en la ludoj farataj de samaĝuloj; kaj foje li sidis tutan horon, distrante mian avinon per rakontoj pri sia stranga, sovaĝa vivo en ĉiuj mondopartoj. Ni ĉiuj amis lin, ankaŭ niaj negraj sklavoj. Lia konduto estis ĉiel ĝentlemana, kaj lia kapablo pri ĉevalrajdado elvokis la admiron de ĉiu.
Kiam la milito eksplodis, li forlasis nin, kaj dum dek kvin jaroj mi ne vidis lin. Lia reveno okazis senaverte, kaj tio multe surprizis min, ke li ŝajne neniel ŝanĝigis aŭ plia ĝiĝis. En ĉeesto de aliaj li montriĝis la sama bonkora feliĉulo, kiun ni antaŭe konis, sed kiam li kredis sin sola, mi ofte vidis lin sidanta dum horoj, rigardanta en la spacon kun vizaĝesprimo melankolia; kaj ofte li tiel sidis dum la noktoj, rigardante al la ĉielo — al kio, tion mi sciis nur post multaj jaroj, kiam mi legis lian manuskripton."