Inko Se 13542 Tyresö Svedio Januaro 2001 ISBN: 91-7303-074-0
El la rusa tradukis: Kazimierz Bein.
"La patroj kaj la idoj de la romano aludis al la kreskanta disiĝo inter la du generacioj en Rusio; la figuro Jevgenij Bazarov estas aludita kiel la "unua bolŝeviko", pro lia nihilismo kaj malakcepto de la malnova ordo.Turgenev verkis Patroj kaj Filoj responde al la kreskanta kultura skismo, kiun li vidis inter liberaluloj de la 1830-aj — 1840-aj kaj la kreskanta nihilisma movado. Kaj la nihilstoj (la "filoj") kaj la liberaluloj de la 1830-aj celis laŭokcidentan socialan ŝanĝon en Rusio. Aldone, tiujn du pensmanierojn li kontrastis kontraŭ la konservativaj slavofiloj, kiuj kredis, ke la vojo, irota de Rusio, troviĝas en la tradicia spiritualismo de la Rusa Ortodoksa Eklezio.Patroj kaj Filoj rigardeblas la unua tute moderna romano en la literaturo rusa (Malvivaj Animoj de Gogol, alia ĉefa kandidato, fojfoje aludatas poemo aŭ proza eposo laŭ la stilo de la Dia Komedio de Dante). La romano prezentas studaĵon pri duala karaktero, per la iom-post-ioma paneiĝado ĉe Bazarov kaj Arkadio de ilia nihilisma kontraŭstaro al emocia esprimado, aparte kaze de la amo de Bazarov al Madame Odincova kaj al Feniĉka. Tiu elstara temo pri karaktera dualeco kaj profunda psiĥologia perceptivo estis influonta la plejon de estontaj Rusaj romanoj, plej okulfrape eĥata en la romanoj de Lev Tolstoj kaj Dostojevskij.
La romano ankaŭ estis la unua rusa verko, kiu gajnis elstarecon en la Okcidenta Mondo, iamfine gajnante la aprobon de bone rekonataj romanistoj kiaj Gustave Flaubert, Guy de Maupassant kaj Henry James, pruvante ke la rusa literaturo multon ŝuldas al Ivan Turgenev"