Kaliningrado: Sezonoj, 2014.— 86 p.
Tradukis el la rusa Nikolaj Danovskij.
Ĉi tiu libro estas elŝutita el la Kiosko de Sezonoj.
La legantoj, kiuj konatiĝas kun la rusa literaturo nur per Esperantaj tradukoj, povis ricevi la imagon, ke Miĥail Lermontov (1814–1841) estas aŭtoro duaranga, reprezentita nur per kelkaj.
flaviĝintaj volumetoj, mezkvalite tradukitaj. Ilin mirigus ekscii, ke ĝuste Lermontov estas ŝatata verkisto por multaj milionoj da rusoj. Sufiĉas mencii, ke lia duvoluma Elektita verkaro, eldonita.
en Sovetunio fine de la 1980-aj jaroj, havis senprecedencan eldonkvanton — 14 milionoj da ekzempleroj, pli multe ol la tiutempe aperintaj elektitaj verkaroj de Puŝkin (10.7 mln ekz.), Jesenin (7 mln ekz.) kaj Majakovskij (6 mln ekz.).
Malgraŭ la frua morto de Lermontov — nur 26-jara li estis je la fatala duelo piede de la monto Maŝuk — liaj verkoj poeziaj estas pintoj en la rusa romantika poezio, kaj liaj prozaj verkoj fariĝis la bazo de la rusa realisma romano, ĝenro alte aprecata en la tuta mondo.